:: wikimiki.org ::
| Infero |
InferoInfero, laŭ la abrahamaj religioj, estas postmortolando kie Dio punas pekintojn.
En la biblia epoko, la judismo (aŭ, pli ekzakte, la israelida reliĝio) ne havis ankoraŭ
modernajn konceptojn de ĉielo kaj infero, aŭ eĉ klarajn teoriojn pri postmorta vivo.
En la helenida periodo, tiuj konceptoj envenis kelkajn branĉojn de la judismo, kaj pere de
ili la kristanismon. En la talmuda, rabena judismo, la kredo je la ĉielo
kaj la infero iĝis la normo, sed, kvankam estis kelkaj precize priskribaj kaj pli-malpli detajlaj kredsistemoj pri ili, neniu el ili iĝis tute dominanta. En la 19-a jarcento,
la reformisma judismo eksplicite malakceptis la kredon je la ĉielo kaj la infero; ĝi
iĝis iom svaga kaj neneceza en la konservatismo kaj inter la pli moderne orientitaj inter la ortodoksuloj - tiugrade, ke multaj praktikantoj de la judismo
kredas nun ke ilia reliĝio neniam havis kredon pri ĉielo kaj infero; ĉi tiu opinio estas
historie ne vera, sed ĝi ankaŭ ne estas tute falsa, ĉar la konceptoj de ĉielo kaj infero
estas postbibliaj (rilate, memkompreneble, al la juda, ne la kristana, biblio).
Laŭ islamo ....
Laŭ kristanismo, la puno estas eterna kaj infero estas loko aŭ lago de fajro. Sed plejparte nur tiuj, kiuj pekas grave kaj ne poste pentas, iras al infero. La plej fama kristana priskribo de infero estas la Inferno de Danto.
Sed ne ĉiu speco de kristanismo rigardas inferon tiele. Laŭ adventismo la puno ne estas eterna, sed post la puno la animoj estas detruitaj kune kun Satano. Laŭ
universalismo kaj iuj kristanaj filozofoj, neniu iras al infero pro la granda kompato de Dio (Universala repacigo).
Infero unufoje estis ĉefa temo de kristana predikado, sed nun estas doktrino malofte menciata aŭ ofte moligita en la plej liberalaj branĉoj de la kristanismo.
Strukturo
Laŭ Danto, infero konsitas de ringoj. En la plej ekstera ringo estas la virtaj idolanoj, ekzemple Vergilio kaj Homero. En la pli internaj ringoj estas la pli malbonaj pekintoj, kiuj suferas pli gravaj punoj. En la centro de infero estas Satano kaj la grandaj perfidintoj de historio, ekzemple, Marko Bruto kaj Judas.
La 9 Ringoj de Infero laŭ Danto:
# La Limboj - la nebaptitoj, virtaj idolanoj
# La voluptaj
# La manĝegemuloj
# La avaraj kaj malŝparemaj
# La koleremaj kaj morozaj
# La herezuloj
# La perfortaj
# La trompistoj
# La perfiduloj
La 4 Riveroj de Infero laŭ Danto:
# Acheron - ekster Ringo #1
# Styx - inter Ringoj #5 kaj #6
# Phlegethon - inter Ringoj #6 kaj #7
# Cocytus - inter Ringo #9 kaj Satano mem.
Anoj
Satano, la demonoj kaj homoj, kiuj faras gravan pekon (murdo, adulto, herezo, ktp) kaj ne pentas.
Ĉu nekredantoj iros al la infero: tradicie, la kristanismo instruis, ke nekredantoj kaj la kredantoj de la aliaj specoj de abrahamismo iros al infero; la solaj ekzeptoj povus esti infanoj, kaj tiuj ekzeptoj estus sole tre duba eblaĵo. Sed laŭ multaj modernuloj, Dio estas pli tolerema ol tio.
Laŭ Danto, la ĉisubaj, inter multaj aliaj, nun loĝas en infero:
:Homero - Hipokrato - Platono - Aristotelo - Eŭklido - Vergilio - Ovidio - Horacio - Cicerono - Cezaro - Ptolemeo - Galeno - Averoeso - Kleopatra - Aleksandro la Granda - Nikolao la 3-a - Odiseo - Mohameto - Marko Bruto - Judaso - Satano
Makiavelo unufoje diris, ke li preferus inferon ol la ĉielo pro la pli interesaj anoj. Sanktuloj enuigis lin.
----
Vidu ankaŭ: paradizo, purgatorio
----
EdE-I
Infero. Unua parto de la Komedio de Dante, el la itala trad. Kalocsay. 1933, 288 p., plus 14 lignogravuroj. Ĉefverko de la mondliteraturo. "La koncizo, mirinda esprimforto, vortabundo kaj kolorriĉo de l' dantea lingvo, la aparta graveco kaj beleco de ĉiu vorto kaj vortlokiĝo, la ĉiam deviga fideleco vere povas malesperigi Ia tradukanton. . . Ne ekzistas aŭtoro pli malfacile tradukebla ol Dante. . . Kaj E pruviĝis mirinda instrumento." (El la Antaŭparolo.)
Kategorio:Abrahamaj religioj
Abrahamaj religiojLa abrahamaj religioj rigardas Abrahamon kiel la unua vera kredanto de la vera ununura Dio, la Eternulo, kiun ili servas. Proksimume duono de homaro kredas al abrahama religio. Ekster Azio, la nombro de kredantoj estas 75%.
La tri ĉefaj abrahamaj religioj estas:
# judismo
# kristanismo
# islamo
Estas ankaŭ aliaj -- ekzemple, samaritanismo.
La komunaj ecoj de la abrahamaj religioj, inter aliaj:
# Kredo al Dio, la Eternulo, morala, senkorpa, eterna, ĉiopova, ĉioscia dio kiu kreis la mondon kaj agas en historio kiel rolanto
# Dio scias niajn pensojn kaj agojn
# La animo estas senmorta, sed ne transmigras
# Ĉiu homo estas egala antaŭ Dio
# Dio rekompencos la bonagulon kaj punos la malbonagulon. Dum vivo kaj postmorte (infero, paradizo)
# La mortintoj releviĝos kaj estos juĝitaj de Dio je la Tago de Juĝo
# Dio parolas al homoj per Sankta Libro (Biblio, Korano), profetoj, sonĝoj, vizioj kaj anĝeloj
# Dio aŭskultas al la preĝoj de la bonagulo
# La mondo ne estas eterna, sed estis kreita de Dio
# Fido al Dio kaj obeo al Liaj moralordonoj
# Providenco
# Ĉiusemajna Diservo de la kredantoj en preĝejo (sinagogo, moskeo)
# Fastado
# Almozdonado
# Preĝado
# Mistikismo
# Martiroj
# Sorĉismo kiel malbona
# Sinmortigo kiel malbona
# Jerusalemo kiel sankta urbo
# Rolantoj: Eternulo, Adam, Noa, Abraham, Moseo, Satano
Kategorio:Abrahamaj religioj
PekoPeko estas religia esprimo por ago, parolo aŭ penso kontraŭa al la volo de Dio aŭ la dioj; foje la vorto estas uzata pli ĝenerale por "misfaro", morale aŭ etike malbona ago.
Multaj religioj instruas ke pekoj estas punataj aŭ dum la nuna tera vivo, aŭ dum postmorta vivo, aŭ post renaskiĝo.
Kristanismo instruas ke la homo estas nature pekema pro la prapeko.
Nur per bapto eblas liberiĝi de la prapeko.
Katolikismo
Katolikismo distingas inter tri specoj de pekoj:
# Venialaj pekoj: Ili estas malgravaj kaj pardoneblaj eĉ ekster la sakramento de konfeso, ekzemple per eŭkaristio, se la pekinto pentas.
# Mortomeritaj pekoj: Ili estas pardoneblaj nur per konfeso; kiu kulpis tian pekon kaj mortas sen konfeso, estas kondamnita al eterna restado en infero.
# Pekoj kontraŭ la Sankta Spirito: Ili ne estas pardoneblaj. Tia peko ekzemple estas malkonfeso de sia kristaneco.
La konfeso nur pardonas la pekojn, sed ne liberigas de la puno (en Purgatorio).
Por liberiĝi de la punoj necesas akiri indulgencon (per pentofaro, preĝado, almoz-dono, pilgrimado ktp.).
Protestantismo
Protestantismo instruas,
ke Dio sola decidas pri dono de sia graco;
homo povas nenion fari por akiri ĝin.
Tial ne eblas per propra iniciato ricevi pardonon de pekoj.
Tamen protestantoj ĉe eŭkaristio komune konfesas
sian pekecon kaj petas pardonon.
Islamo
Islamo, simile kiel katolikismo,
instruas postmortan punon pro pekoj
kaj liberiĝon de la puno per bonfarado
kaj religieca konduto.
Budhismo
Multaj budhanoj evitas la terminon "peko", ĉar en la strikta senso de la vorto tiu koncepto ne povas ekzisti en doktrino ateisma. La budhismo anstataŭe, sen iu rilato al eventuala dia volo, distingas inter agoj, paroloj kaj pensoj kiuj malfortigas deziron, malamon kaj memtrompon (palie kusala), kaj tiuj kiuj plifortigas ilin (akusala); la lasta kategorio estas plej proksima al la teisma koncepto "peko". Tamen, por atingi nirvanon oni devas transcendi ambaŭ, ĉar eĉ bonfarado povas esti kaptilo, se oni fieras pri ĝi aŭ alkroĉiĝas al ĝi.
ja:罪
simple:Sin
JudismoJudismo aŭ judaismo estas la religio asociita al la judoj. En nia tempo, la ĉefaj branĉoj de judismo estas:
- ortodoksa judismo
- konservativa judismo
- reformisma judismo
- rekonstruisma judismo
Antaŭ 2000 jaroj, la tri ĉefaj branĉoj estis:
- La Fariseoj
- La Sadukeoj
- La Esenoj
kiuj evoluis sub la dinastio de la Makabeoj. En la 1-a jarcento ankaŭ estis la malgranda sekto de la kristanoj.
Laŭ tradicia vidpunkto, la nuntempa judismo devenas de la Fariseoj; tamen, la ligoj inter ili kaj la postaj talmudistoj estas nun ĝenerale
rigardataj de historiistoj kiel obskuraj kaj nepruvitaj.
La reformisma judismo ĝenerale vidas la bibliajn profetojn, kaj
ne la talmudajn rabenojn, kiel la plej sekvindaj gvidantoj de la antikva judismo aŭ antaŭ-judismo.
Restas ankaŭ kelkaj miloj da karaitoj, kiuj
fojfoje identigas sin kiel sekvantoj de la Sadukeoj,
kvankam ilia historia rilato kun ili restas neklara.
La kristanismo naskiĝis kiel ĉefe juda sekto en la unua jarcento; ĝi vidas Jesuon kiel
filon de Dion, kaj sin mem kial kulmino de judismo. Mohameto, konsiderita de la islamanoj kiel
la fina profeto, prezentis islamon kiel la kulmino de judismo kaj kristanismo. La judismo malakceptas ambaŭ
vidpunktojn.
En antikva Israelo, la kulto de YHVH - tutverŝajne tondro-dio en liaj originoj - estis ekskluziva, sed ne necese
postulis la ne-ekziston de aliaj dioj - dioj fremdaj kaj espereble malpli potencaj. Pli malfrue, eble post la
babilona kaptperiodo, la israela religio devenis plene unudia, t.e., postulis la ne-eston de aliaj dioj.
La nura Dio estis almenaŭ ekde tiam vidita kiel kreinto de la universo. La kredo je la senkorpeco de Dio etabliĝis
multe pli malfrue; unu el la ĉefaj kaj plej akraj disputoj inter Maimonides kaj aliaj rabenoj centriĝis sur ĝi.
Maimonides, kiu estis forte influita de grekaj kaj arabaj filosofoj, defendis la senkorpecon de Dio, kaj kondamnis
kredantoj je sia korpeco al la perdo de la ĉiama vivo. Aliaj ecoj de Dio - lia ĉiopovo, ĉionscio kaj ĉiaesto,
ekzemple - etabliĝis sin firme ankaŭ relative malfrue, kvankam ofte estas apogoj (kaj malapogoj) por la eventuele
venkinta flanko en la Biblio mem.
Antikva judismo oferis bestojn al Dio en la granda Templo de Jerusalemo. Je la 9-a de avo en la jaro 70 post Kristo, Romio forbrulis la Templon por venki ribelon kontraŭ la imperio. Kun la detruo de la Templo, la
Sadukea (sacerdota) partio tre malfortiĝis, kaj la rabenoj kaj sinagogoj kompare iom plifortiĝis. Ne ĉiuj
sinagogoj sekvis rabenojn - fakte, preskaŭ ĉiuj sinagogoj trovitaj arkeologie jam estis indentiĝitaj kiel sinagogoj kiujn la rabenoj de la Talmudo konsideris heretikajn. Pro ĉi tiu kaj aliaj kialoj, multaj historiistoj
kredas nun ke la rabenoj de la Talmudo estis verŝajne iom izolita frakcio, kiu akiris potencon sur granda
nombro da sinagogoj kaj komunumoj nur post la etabliĝo de la Islamo, kaj la komencoj de oficiaj hierarkiaj rilatoj
inter la islama ŝtato kaj la rabenoj.
Maimonides resumis la bazan kredon de la judismo tie:
# Dio ekzistas
# Dio estas ununura
# Dio estas senkorpa
# Dio estas eterna
# Preĝu nur al Dio
# La vortoj de la profetoj estas veraj
# La plej granda profeto estis Moseo kaj liaj profetaĵoj estas veraj
# La Torao estis donita al Moseo
# La Torao estas neŝanĝebla
# Dio estas ĉioscia kaj ĉiopova
# Dio punas kaj rekompencas
# La Mesio venos kaj regnos
# La mortintoj releviĝos
Tradiciaj kristanoj kredas same, krom ke ili diras, ke la Mesio jam venis kiel Jesuo Kristo. Kristanismo ankaŭ aldonis la ideojn de la Triunuo kaj originala peko. La islamano kredas same krom li diras, ke Mohameto estas la Fina Profeto kaj liaj profetaĵoj -- la Korano -- estas veraj.
Rimarku ke, laŭ la tradicia rabena judismo (kaj, moderne, laŭ la ortodoksoj kaj la konservativoj), la Torao estas ne nur la kvin unuaj libroj ("chumash") de la Biblio, sed ankaŭ ĉiuj talmudaj leĝoj ("buŝa Torao"); ankaŭ laŭ la tradicia rabena judismo, ne nur la chumash, sed ankaŭ la leĝoj de la rabenoj estis donitaj al Moseo. La nunaj ne-ortodoksaj branĉoj de la judismo sekvas modernajn historiajn metodojn kaj konkludojn, kaj do malkredas je la dono de la chumash al Moseo, kaj kompreneble ankaŭ je la dono de la leĝoj de la Talmudo al li. Krome, la
reformisma judismo ĝenerale malakceptas la Talmudon.
Dum historio, pluraj homoj prezentis sin kiel Mesio, kiel Jakob FRANK, Sabetai CVI, Simon BAR-KOĤBA.
La biblio hebrea ne enhavas la konceptojn de infero kaj paradizo; tamen, ili estis parto
de la farizea kredo ĉe la tempo de Jesuo, kaj la kristanismo - kaj poste la islamo - konservis
tiujn konceptojn kaj prilaboris ilin. La ortodoksa judismo plejparte ankaŭ konservas la kredon
je la infero kaj paradizo; la reformisma kaj rekonstruktionisma judismoj malakceptas ĝin.
Judismo, inter aliaj, praktikas cirkumcidon kaj nelaboradon je sabatoj. La ortodoksa
kaj konservativa judismo ankaŭ devigas manĝadon de ne-koŝeraj manĝaĵoj, dum la reformisma judismo
ĝenerale vidas la ritaj leĝoj de manĝado kiel ne plu validaj; kelkaj reformistoj ankoraŭ sekvas la leĝoj pri koŝeraj manĝajĝoj kiel tradicioj.
Laŭ la Juda Biblio, lando nomita Israelo estis donita al la judoj por ĉiam de Dio. (Tiu ĉi lando ne samas al la nuna ŝtato Israelo, sed estas tiun regionon rekonitan kiel Palestino.) La moderna, naciisma formo de tiu kredo estas cionismo.
Post morto ....
Fino de la mondo ...
Ĉefaj Festoj
- Pesaĥo (aŭ Pasko)
- Ŝavuot
- Tisha B'av
- Roŝ Haŝana
- Jom Kipur
- Sukot
- Ĥanuka
- Tu Biŝvat
- Purim
La Diasporo (Disiĝo)...
Distingoj kiel Aŝĥenazoj kaj Sefardoj...
Por trovi liston de pluraj vortoj rilataj al judismo vidu ĉe Judaj terminoj.
----
Vidu ankaŭ antisemitismo, falasha, Garizim, hebreoj, hebrea lingvo, ĥazaroj, Kabalo, karaitoj, samaritanismo.
Kategorio:Judismo
ja:ユダヤ教
ko:유대교
ms:Yahudi
nb:Jødedom
simple:Judaism
th:ยูได
zh-min-nan:Iu-thài-kàu
Islamo:Islamaĵoj
:Falsafismo - Kaaba - Korano - Mahdi - Medino - Mekao - Mohameto - Sufiismo - Sunaismo - Ŝijaismo
kaj plena listo da Terminoj
:Politikaj Islamaĵoj
:Islama revolucio - Islamismo - Jihado - Kalifo - Ŝario - Salafismo
:Historio
:Abu-Bakro - Alijo - araba imperio - Al-Andalus - Ibn Battuta - selĝukidoj - Krucmilito - mongola imperio - mogoloj - Omaro - Osmano - safavida imperio - otomana imperio - Pakistano - Nasser
:Pensintoj
::Historiaj: al-Kindi - al-Ghannouchi - Aviceno - ibn-Khaldun - ibn-Rushd - Sohraŭardi - Ĝalal ud-Din Muhammad RUMI
::Modernaj: Ali Ŝarjati - Qutb
----
Islamo (arablingve الإسلام 'al-'islâm, "submeto (al Dio)") (611-) estas la dua plej granda monda religio, havante ĉirkaŭ 1 200 milionojn da kredantoj, t.e. 20% de la homaro (kristanismo havas ĉirkaŭ 2 000 kaj hinduismo ĉirkaŭ 800). Ĝi estas la ĉefa religio en norda Afriko, okcidenta Azio, Bangladeŝo, Malajzio, Indonezio, kaj disvastiĝas tra Afriko, konkurante kontraŭ kristanismo. Kun kristanismo kaj budhismo, ĝi estas kredo universala, unu el la plej furoraj kredoj de historio, superante kulturon kaj epokon.
Islamo estis revelaciita al profeto Mohameto, kiun ĝi konsideras la fina profeto de Dio, per la sankta libro Korano, restariginta unudiismon, kontraŭ taksita korupto fare de judismo kaj kristanismo. Islamanoj kredas ke la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio kaj kredas kaj praktikas ĝian instruon.
Origine Islamo havas tre branĉojn: sunaismo, ŝijaismo kaj ĥaŭariĝismo. Ŝijaismo estas plejparte en Irano, Irako, Jemeno kaj Libano, dum sunaismo havas 90% da la islama mondo. Malgraŭ la kultura diverseco kaj la manko de eklezio, islamo estas mirinde unuforma tra la mondo. Tute malsimile al protestantismo, ekzemple, kiu havas unu sanktan libron, plejparte unu (germanidan) kulturon, sed estas tre plurforma.
Sufiismo estas mistika formo de islamo.
La mondbildo de islamo estas plejparte la de judismo kaj
kristanismo (kvankam Jesuo Kristo, kompreneble, ne estas Dio sed nur
profeto), kaj estas esprimita en la Korano: estas unusola Dio kiu
juĝas ĉiun homon laŭ ties agoj: la bonaj iros al paradizo, la malbonaj
al infero; Dio komunikas al ni per profetoj, kiuj avertas nin pri la
alveno de la Tago de Juĝo ĉe la fino de la mondo; ĉiu homo estas egala
antaŭ Dio. Ktp.
Alaho estas la araba nomo por Dio. Ĝi devenas de la araba
al-Lah kaj simple signifas "la Dio". La islama Dio estas la Dio de
Moseo kaj Jesuo. Islamanoj ne kredas al la Triunuo.
Islama praktiko konsistas de la Kvin Kolonoj de Islamo:
- fidi: (la ŝahadah) "Mi konfidas, ke estas neniu dio krom Alaho, kaj Mohameto estas la
profeto de Dio" (أشهد أن لا إله إلا الله وأشهد أنّ محمّدا رسول الله). Kvankam idolkulto nun estas rara,
multaj faras diojn de mono, potenco, famo, ktp, kiujn ni metas super
Dio. La mesaĝo de Mohameto estas en la Korano.
- preĝi: (salat) po kvinfoje en tago, je tagiĝo, tagmezo,
posttagmezo, sunsubiro kaj noktiĝo. La preĝo estas el la Korano kaj estas
dirita en la araba, kvankam oni povas aldoni personan preĝon en la lingvo
denaska. Oni preĝas frontante al Mekao. Vendrede islamanoj kutime iras al
la moskeo, la islama preĝejo, kie ili preĝas kaj aŭskultas
predikon.
- doni almozon: (zakat, "purigado") ĉio apartenas al
Dio. Nia havo estas purigita per donado kiel almozo, kiel arbo estas
helpita de pritondado. Konvenas doni 2,5% de la enspezoj ĉiujare.
- fasti: (saŭm) unu monaton jare, dum la monato Ramadano. Oni
fastas de tagiĝo al sunsubiro de manĝado, trinkado kaj seksumado.
Gravedulinoj, malsanuloj kaj vojaĝantoj ne bezonas fasti dum Ramadano,
sed devas fasti unu postan monaton en la jaro.
- pilgrimi al Mekao: (haĝo) dum la dekdua monato, almenaŭ
unufoje en la vivo, se oni povas. Du milionoj da homoj el ĉiu parto la mondo pilgrimas
al Mekao ĉiujare, kaj portas tre simplan veston. La celo de la pilgrimado estas Kaaba.
Islamo havas multajn specialajn leĝojn, regulojn kaj morojn, kiuj ne estas substancaj sed kelkfoje pridisputataj. Substanca nur estas La Kvin Kolonoj de Islamo. Pro tio vidu ankaŭ Islama reĝo.
Websites in english
- [http://www.icapi.org International Coalition Against Political Islam]
- [http://www.ntpi.org No to Political Islam]
Islamidaj religioj
- Ahmadismo
- Baba Kredo
- Bahaa Kredo
- Druzoj
- Nigraj islamanoj
- Sikismo
Kategorio:Islamo
ja:イスラム教
ko:이슬람교
ms:Islam
simple:Islam
th:ศาสนาอิสลาม
KristanismoKristanismo estas la plej granda monda religio, havante
1943 milionojn da kredantoj (islamo havas
1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda
Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala.
Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis
kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la
mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la
fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la
mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la
nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la
Vorto de Dio.
Historiaj branĉoj de kristanismo
Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de
judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis
transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo.
La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo:
# katolikismo (53%)
# protestantismo (16%)
# ortodoksismo (11%)
# anglikanismo (3%)
Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500
(Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj;
vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)
La baza mondbildo de nicea kristanismo
Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj.
En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan
virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la
Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj
obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu
robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva
decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu
homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni
scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la
mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam
ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj.
Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio
fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis
tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj
instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de
Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem
estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial
Jesuo estis mortigita, najlite al kruco.
Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la
peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn
ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas
punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj,
ekzemple, emfazas sakramenton,
dum protestantoj emfazas fidon.)
Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis
relevigita el la mortintoj. Tiuj,
kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste,
Jesuo supreniris al la ĉielo.
Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al
siaj kredantoj (Pentekosto).
Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la
Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi
ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj.
La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita,
kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro
de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli
eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne.
La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri:
li estas tri personoj en unu substanco:
- Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
- Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
- Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la
koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute
komprenebla al la homoj.
Moralo
Kristana moralo estas resumita de la
Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo
kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
- Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi
morale sen la helpo, la graco, de Dio.
Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton,
samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed
ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.
Preĝado
Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe
resumas la kristanan fidon:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj
ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Amen.
- Mateo 6:9-13
Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.
Kristanismo nenicea
Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la
jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj
albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas
jehovismo, mormonismo kaj
liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa,
bona homo, ne
Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio.
:Kristanismaj Specoj:
:Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Monofizitismo - Mormonismo - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo - Unitarismo
:Kristanaĵoj
:Aranĝismo - Beatuloj - Biblio - Dekologo - Graco - Himnoj -Jesuo - Kalvario - Katedralo - Koncilio - Kredo Nicea - Kruco - Papo - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Mortotuko de Torino - Adorado de Kruco - Adorado de la Sanktega Sakramento - Miljaro - Miljarismo - Nemiljarismo
:Pensintoj, verkistoj, teologoj:
:Sankta Paŭlo - Marciono - Sankta Ireneo - Justino Martiro - Klemento de Aleksandrio - Origeno - Tertuliano - Eŭsebio - Atanazio - Krizostomo - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo - Tomaso de Akvino - Wyclif - Hus - Lutero - Kalvino - Wesley - Schleiermacher - Newman - Teilhard de CHARDIN - Karl BARTH - Rahner - Bultmann - Tillich
:Postmortolando
:Infero - Neniigeco - Purgatorio - Paradizo
:Sakramentoj
:Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto
Kategorio:Kristanismo
ja:キリスト教
ko:기독교
ms:Kristian
simple:Christianity
th:คริสต์ศาสนา
zh-min-nan:Ki-tok-kàu
DantoLiteraturo > Itallingva Literaturo > Dante < Itala Lingvo
----
Dosiero:danto.jpg
Dante ALIGHIERI [DAnte aliGJERi] (naskiĝis 1265, mortis 1321) estis itala poeto de Florenco, kaj konsiderata la fondinto de itallingva poezio.
Dante Alighieri naskiĝis en Florenco en 1265 (ĉirkaŭ la 29-a de majo) en familio nobela sed malriĉa. En 1274, kiam li havis nur naŭ jarojn, li unufoje vidis Beatrice PORTINARI (1266-1290) dum meso kaj enamiĝis al ŝi. Ŝi estis forta inspiro al liaj verkoj; kaj en la Commedia kondukas la rakontiston tra la ĉielo.
En 1285 Dante estis edziĝita al Gemma DONATI. Kun ŝi, li havis kvar infanojn (Jakobo, Petro, Johano, Antonia). En 1289, Dante batalis en la batalo de Campaldino kontraŭ la Gibelinoj. Dante skribas pri ĉi tiu batalo en La Komedio kiam en purgatorio. La Guelfoj subtenis la
papon kaj la Gibelinoj la imperiestron (en Germanio) de la Sankta Romia Imperio. Italio en la tagoj de Dante estis elŝirita de ilia ada milito. En Florenco, Guelfoj jam venkis sed ili frakciigix en interbatalantajn Blankajn Guelfojn kaj Nigrajn Guelfojn.
En 1290, Beatrice mortis june kaj Dante, por eviti sian
malĝojon, studegis filozofion,
teologion kaj provencan
poezion, kaj verkis sian unuan verkon, La vita
nuova.
En 1296, Dante partoprenis en florenca politiko, aliĝinte la
partion de la Blankaj Guelfoj. En 1302, kiam Dante
forestis, la Nigraj Guelfoj venkis la Blankajn Guelfojn kaj
Dante estis ekzilita, perdinte ĉion. Dante vojaĝis tra
Eŭropon -- al Parizo kaj eble al Oksfordo --
kaj fine loĝis en la itala urbo Verona kaj poste en
Ravenna, kie li verkis La Komedion. Dante verkis
ĉiun sian ĉefan verkon en ekzilo escepte de La vita
nuova.
Dante mortis en ekzilo en Ravenna en 1321.
Lia domo ankoraŭ staras en Florenco. Li iradis al la preĝejo
Sankta Johano. Giotto, la pentristo, estis lia amiko kaj ankaŭ Guido CAVALCANTI.
Verko
- La vita nuova (1293) -"La vivo nova"
- De vulgari eloquentia (1306) - "Pri nacilingva elokvento"
- Convivio (1307)
- De monarchia (1313) - "Pri monarkio"
- La Divina Commedia (1314-21) - "La Komedio Dia"
Dante verkis La vita nuova ("La vivo nova")
ĉirkaŭ 1293. Ĝi estas aro de prozo kaj poezio pri Beatrice kaj
amo.
Dante ankaŭ verkis pri politiko (De monarchia,"Pri
monarkio") kaj lingvo (De vulgari eloquentia,"Pri la
popola parolo").
Dante estis influita de la Trobadoroj, inter aliaj Arnaut DANIEL, kiun li citas en la verko De vulgari eloquentia.
Post Morto
Dante argumentis (en De vulgari eloquentia) kaj efektive montris (per La Komedio) ke nacilingvo, kaj ne sole la latina, povas esti efika kaj belega ilo de alta literaturo.
Dante verkis kaj en la latina kaj en la itala, helpante formigi la modernan italan lingvon kaj starigante sian toskanan dialekton la itala de literaturo.
Inter aliaj, Dante influis la anglan, romantikan
poeton William BLAKE, kaj la usonan/anglan poeton T. S. ELIOT
Traduko en Esperanto de la tuta Komedio ekzistas kaj estas ankaŭ traduko de Infero fare de Kalocsay. Tiu ĉi traduko, kiun aperigis Literatura Mondo, estas mejloŝtono en la evoluo de la poezia lingvo de Esperanto. Lasttempe, eldonejo Fonto eldonis Purgatorio tradukitan de Enrico DONDI
La Dia Komedio estis eldonita en la Serio Oriento-Okcidento, tradukita senrime de Giovanni PETERLONGO kaj kun ilustraĵoj de Sandro BOTTICELLI. Edizioni SIEI Milano, dua eldono, 1979.
Eksteraj ligoj
Traduko de Giovanni Peterlongo
- [http://www.cilea.it/~bottoni/eo/dk/c01_1.htm Infero]
- [http://www.cilea.it/~bottoni/eo/dk/d01_1.htm Purgatorio]
- [http://www.cilea.it/~bottoni/eo/dk/e01_1.htm Paradizo]
ja:ダンテ・アリギエーリ
ko:단테 알리기에리
simple:Dante Alighieri
SatanoReligio > Abrahamismo > Satano
----
Abrahamismo
Satano, laŭ la abrahamaj religioj, estas la ĉefa
diablo aŭ demono, la princo de mallumeco, la ĉefa staranto
kontraŭ Dio.
Laŭ kristanismo Satano estas anĝelo kreita de
Dio kiu poste ribelis kontraŭ Dio pro fiero. Sed li nur
estas anĝelo, ne dio, kvankam kiel anĝelo li ja povas agi
supernature kaj instigi la homan koron al malbonagado
kaj peko. La historio de la mondo estas granda milito inter
Dio kaj Satano kaj la homa koro estas la ĉefa batalkampo. Dio ja
venkos, sed ne antaŭ la fino de la mondo.
Laŭ zoroastrianismo, manikeismo, la kristana herezo
albiganismo kaj aliaj religioj dualismaj, Satano
ne estas anĝelo sed dio aŭ Kontraŭ-Dio.
Laŭ Spiritismo, Satano ne estas ulo, sed nur personigo de malbono sub alegoria formo.
Alia nomo de Satano estas Lucifero aŭ, simple, la Diablo.
Estas ankaŭ satanaj kultoj, kiuj servas Satanon kiel dio.
Alia signifo
Satano ankaŭ povas esti ano de SAT. Kiam tiu asocio fondiĝis en 1921, la revoluciaj movadoj ofte asimilis la batalon kontraŭ la kapitalismo kaj la burĝaro kun batalo kontraŭ la Eklezio. Tial tiu ĉi vortludo ofte uziĝis inter laboristaj esperantistoj.
Vidu ankaŭ: infero, Jesuo Kristo, Adamo
Kategorio:Abrahamaj religioj
ja:サタン
simple:Devil
Universala repacigoUniversala repacigo estas doktrino laŭ kiu, ĉiuj, sen ekcepte, estas salvita per Kristo, ne gravas kiel iu respondas al Evangelio. Tio presuponas ke Kristo mortis efike tiel por la riproĉulo kiel por la elektitaj, sekve Kristo operis la pekpagon de ĉiujn la pekojn de l' homaro senekcepte. Origeno proponis tion en 3-a jarcento en libro De principiis en la 6-a jarcento, Origeno estis kondamnita de la Eklezio pro la instigo de la imperiestro Justiniano. Malgraŭ tio, la origena interpreto de la Biblio floris en la okcidento dum la jaroj 600-1200, kiam li estis unu el la ĉefaj aŭtoroj de la okcidenta biblioteko. Tamen en la 13-a jarcento, la okcidenta eklezio decidis fine eksigis for tiujn ideojn.
kategorio: religio
HomeroLiteraturo > Homero
Homero (greke Όμηρος [Homeros]), antikva greka poeto el Ionio dum la 8-a jarcento. Li verkis du epopeojn: la Iliadon pri la kolero de Aĥilo kaj epizodo dum la Troja Milito inter la grekoj kaj la trojanoj, kaj la Odiseadon - la rakonton pri la dekjara vojaĝo de Odiseo hejmen post la troja milito.
Multaj aliaj rakontoj de la greka kaj latina antikveco rilatas al ĉi tiuj verkoj. Interalie, ili inspiris Vergilion al la Eneado.
Kategorio:Poetoj
ja:ホメロス
ko:호메로스
ms:Homer
simple:Homer
th:โฮเมอร์
Marko BrutoMarko Bruto (ĉ. 85-42 a.K.) estis
mortiginto de Julio Cezaro. Por savi la Romian Respublikon kontraŭ tiraneco, li mortigis
Cezaron je -44 kaj poste batalis kontraŭ Antonio
kaj Oktavio en la batalo de Filipio je -42,
sed estis venkita. Li sinmortigis kaj la Respubliko mortis kun
li. Lia onklo estis Katono la Plijuna, alia heroa
respublikano. Oktavio, adoptita filo de Cezaro, poste starigis la
imperion.
Bruto estis sekvinto de la filozofo Platono kaj estis tre studema, leginte librojn en la profunda nokto.
Vivo
Kiam Cezaro transiris la Rubikonon je -49 kaj montris sin
kiel minaco kontraŭ la Respubliko, Bruto aliĝis la armeon de
Pompeo. Cezaro venkis Pompeon ĉe Farsalio je -48 kaj pardonis
multajn, kiuj batalis kontraŭ sin: inter aliaj, Bruto mem kaj
Kassio, kiuj poste komplotos por mortigi lin.
Cezaro onidire rigardis Bruton ne nur kiel amiko sed ankaŭ kiel
ebla filo ĉar lia patrino estis amoratino de Cezaro.
Kvankam Kassio deziris la morton de Cezaro pro malamo de koro,
Bruto deziris ĝin pro amo de justeco, por savi la Respublikon.
Pro tio, la komploto ne ŝajnis deca kaj respektinda ĝis la
aliĝo de Bruto, kies virto neniu dubis, ne eĉ liaj malamikoj.
Do kiam li aliĝis la komploton, ĝi fariĝis realigebla.
...
DemonojReligio > Demonoj
----
Demono, el la greka vorto daimon, estas supernatura ento inter homo kaj la gedioj (aŭ Dio). Demonoj rolis en la religioj de helena civilizo kaj eĉ hodiaŭ en kristanismo. "Diablo" estas sinonimo, sed tiu vorto kutime estas rezervata por Satano ("La Diablo"), la estro de la demonoj.
SatanoEn la antikva greka religio, demonoj loĝis en la aero inter homo kaj la dioj. Iuj demonoj estas bonaj, aliaj malbonaj. Sokrato en la Apologio de Platono diris, ke li havis sian propran demonon, kiu gvidas lin kaj funkcias kiel gardanĝelo.
Demonoj fifamiĝis sub kristanismo, kiu rigardis ilin kiel malbonaj anĝeloj, kiuj sekvis Satanon. En la Nova Testamento, demonoj estas la kaŭzo de malsano, precipe de tiu, kiun ni nomas mensan malsanon -- por ekzemplo, Maria Magdalena. Jesuo Kristo, kaj poste kristanaj pastroj, famiĝis pro la elpelado de demonoj.
Dum la kristana Nova Testamento mencias demonojn 61-foje, la juda Biblio nur mencias ilin dufoje.
Laŭ Justino Martiro, Aŭgusteno kaj aliaj kristanaj pensintoj, la romiaj kaj grekaj dioj estis en realo demonoj.
Ekde 1700, kredo pri demonoj ĝenerale velkis en la Okcidento, sed la kredo estas ankoraŭ forta inter kristanoj en la Antiloj kaj subsahara Afriko.
Laŭ Spiritismo, demono estas nomo donita de iuj popoloj al nepuraj spiritoj.
Vidu ankaŭ: anĝeloj, gedioj, infero, mitologio, sorĉismo, vuduismo
Kategorio:folkloro kategorio:religio
HomoBiologio > Animalo > Mamulo > Primato > Hominedo > Homo < Socio
----
right
Homo estas konscia, pensema, parolkomunikema animalo, subjekto de socio-historia agado kaj kulturo. Ĝi estas genro el la familio homedoj. El la genro homo nun vivas nur la specio Homo sapiens, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligento kaj parolkapablo. Distinga karakterizo de la homo estas lia uzo de altnivela lingvo, lia kulturo kaj lia kapablo fari kompleksajn laborilojn kaj uzi ilin por influi la ĉirkaŭan medion (cetere aliaj animaloj, kiel la ĉimpanzo kapablas uzi simplajn ilojn).
La homo aperis rezulte de komplikaj kaj longdaŭraj historio-evoluaj procesoj (Vidu: Prahomo). La homo de moderna speco (Homo sapiens - "Homo racia") aperis antaŭ ĉirkaŭ 150 000 - 200 000 jaroj, laŭ iuj donitaĵoj eĉ pli frue.
La ĉefkonceptojn, rilatajn al homo, oni povas distingi je tri niveloj:
Homo, kiel viva estaĵo
Homa Korpo - Sano - Nutrado - Loĝado - Vesto - Homaj malsanoj - Homa anatomio
Homo, kiel racia estaĵo
Percepto - Emocio - Volo - Animo - Agado
Homo, kiel socia estaĵo
Homa Persono - Familio - Sociaj Rilatoj - Laboro - Ripozo
La nocio "Homo" estas neapartigebla disde la socio, kie li kunvivas kaj kies parto li estas, kaj ankaŭ disde kulturo, scienco, ekonomio kaj aliaj agadsferoj.
Kategorio:Primatoj
ja:ホモ・サピエンス
ko:인간
simple:Human
HomeroLiteraturo > Homero
Homero (greke Όμηρος [Homeros]), antikva greka poeto el Ionio dum la 8-a jarcento. Li verkis du epopeojn: la Iliadon pri la kolero de Aĥilo kaj epizodo dum la Troja Milito inter la grekoj kaj la trojanoj, kaj la Odiseadon - la rakonton pri la dekjara vojaĝo de Odiseo hejmen post la troja milito.
Multaj aliaj rakontoj de la greka kaj latina antikveco rilatas al ĉi tiuj verkoj. Interalie, ili inspiris Vergilion al la Eneado.
Kategorio:Poetoj
ja:ホメロス
ko:호메로스
ms:Homer
simple:Homer
th:โฮเมอร์
Hipokrato
Hipokrato estis helena medicinisto kaj kuracisto, laŭtradicie, li naskiĝis sur la malgranda insulo Koso(κως) en la antikva Grekujo, en la jaro 460 a. K. kaj mortis proksimume 377 a. K.). Oni konsideris lin kiel la patro de la medicino.
Vivo
Filo de Herakleido kaj Praksitala filino de Fenareta, li estis disĉiplo de sia propra patro kaj apartenis al la dudeka generacio de la Asklepiidoj (idaro de Asklepio, dio de la okcidenta medicino). La tradicio ankaŭ diras plue, ke lia familio devenas de Polidario, unika filo de la dio Asklepio kiu postvivis la militon de Trojo (1194-1184 a.K). La idaro de Polidario dividiĝis je du branĉoj, unu situanta sur la insulo Koso kaj la alia sur la najbara duoninsulo Knido tuj kontraŭ la unua. Glorata de liaj samtempuloj, Hipokrato estis konsiderata la plej saĝa kuracisto kaj rigardata kiel la patro de la okcidenta medicino. Platono en sia Protagoro komparis lin kun Polikleto kaj Fidio, Aristotelo alnomis lin "Hipokrato la Granda", Galeno "la Diulo", dum en mezepoko, oni konsideris lin kiel la patro de la medicino.
Hipokrato avertis pri la rilato inter la korpaj karakteroj kaj la psikaj statoj. Hipokrato distingis la homajn tipojn tisika kaj pletorika. Li priskribis tipojn, kun la celo poste analizi la individuojn per metado de ili, aŭ en unu klason, aŭ en alian.
Hipokrato el Koso levigis la medicinon al la kulmino de la etiko kiel atestas sian faman ĵuron. Dum jarcentoj lia ĵuro estis kaj ankoraŭ estas etika modelo por la kuracista profesio kaj deklamata de la medicinaj studentoj dum ilia diplomiĝo, en la tuta mondo.
Hipokrata ĵuro
"Mi ĵuras per Apolono, kuracisto, per Asklepio, per Higiea kaj Panacea, per ĉiuj dioj kaj diinoj, ke laŭ mia kapablo kaj juĝo mi observos tiun ĉi ĵuron kaj tiujn ĉi kompromisojn - respekti tiun kiu instruis al mi la kuracarton kiel li estus mia patro; disdividi kun li miajn havaĵojn, mildigi liajn malfacilaĵojn se tio estas necesa, zorgi pri liaj filoj kiel ili estus miaj fratoj, instrui al ili ĉi tiun arton se ili deziros lerni ĝin, sen retribuaĵo aŭ ajna kondiĉo pro lernado, legado kaj ia ajn alia instrumaniero; almontri mian arton al miaj propraj filoj, al miaj majstroj kaj disĉiploj ligitaj per kompromisoj kaj ĵurado, laŭ la leĝo de la medicino, al neniu plu. Mi sekvos tiujn dietojn konsideratajn de mi, laŭ miaj kapabloj kaj juĝo, bonefikajn por miaj malsanuloj kaj mi devojiĝos de ĉio nociva kaj malsanigo. Mi ne donos mortigajn venenojn al iu ajn, eĉ se oni instigu min, ankaŭ mi ne donos al iu ajn tian konsilon kaj, sammaniere, mi ne donos al virinoj abortigilojn. Mi vivos kaj praktikos mian arton kun pureco kaj sankteco. Mi ne operacios tiujn suferantajn pro gruzo, sed lasos tion por la praktikuloj de tiu arto. En ia ajn domo kien mi eniros, mi endomiĝu nur por la bono de la malsanuloj kaj mi evitu malbonfaron kaj korupton kaj, ankoraŭ, mi ne delogu virinojn kaj virojn, nek liberulojn kaj sklavojn. Ĉio kion mi vidos aŭ aŭdos pri la vivo de homoj, kiu ne povos esti diskonigita, mi ne diskonigu ĝin respektante ĉion kio devas resti sekreta. Dum tiu ĉi ĵuro konserviĝos senprofane, ke estu al mi permesita ĝui la vivon kaj la praktikarton, respektata de ĉiuj homoj, en ĉiuj tempoj, ke alia estu mia destino se mi ne observos ĉi tiun ĵuron."
Pri la kuracisto
"La kuracisto estas samtempe filozofo, li estas samkiel la dioj. Ne estas granda malsameco inter la medicino kaj filozofio, ĉar ĉiuj virtoj de la bona filozofo devas esti trovitaj en la kuracisto: altruismo, zorgo, modesto, respektiga ŝajno, seriozemo, trankvila juĝo, sereneco, decidemo, pura vivmaniero, koncizemo, scio pri kio estas utila kaj necesa al la vivo, riproĉado de la malbonaj aferoj, spirito libera de malkonfidoj, dediĉado al la dio". (el la libroj: "pri dececo", "pri instruoj").
Hipokrataj skribaĵoj
Oni atribuas al Hipokrato el Koso diversajn skribaĵojn konsistigantajn la plej konatan verkon de la antikva medicino, la fama Corpus Hippokraticum, aro da medicinaj tekstoj ne ĉiuj agnoskitaj kiel liaj proprapojnaj skribaĵoj. Ĝi konsistas je 53 traktatoj aŭ libroj. Ĝi estas kolekto da medicinaj traktatoj kunigitaj de erudicia komisio el Aleksandrio je la tria jarcento a.K. La verko povas esti dividitaj laŭ la jenaj libroj:
Etikaj libroj
1.La ĵuro; 2.Pri la leĝo; 3.Pri la arto; 4.Pri la antikva medicino; 5.Pri la kuracisto; 6.Pri la dececo; 7.Pri la instruoj; 8.Aforismoj.
Fiziologi-anatomiaj libroj
9.pri la anatomio, 10.pri la koro, 11.pri la karnoj, 12.pri la glandoj, 13.pri la naturo de la ostoj, 14.pri la naturo de la homo, 15.pri la gravedeco kaj la naturo de la infanoj, 16.pri la nutraĵoj.
Dietaj libroj
17.pri la dieto, 18.pri la saniga dieto.
Ĝeneral-patologiaj libroj
19.pri la aeroj, la akvoj kaj la lokoj, 20.pri la humoroj, 21.pri la krizo, 22.pri la krizaj tagoj, 23.pri la semajnoj, 24.pri la ventoj, 25.prognozoj. 26.antaŭscioj I, 27.antaŭscioj II. 28.kosaj antaŭscioj.
Specif-patologiaj libroj
29.Epidemioj, 30.pri la afekcioj, 31.pri la malsanoj I, 32.pri la malsanoj II kaj III, 33.pri la internaj afekcioj, 34.pri la sankta malsano, 35.pri la homaj lokoj.
Terapiaj libroj
36.pri la dietoj en la akutaj malsanoj, 37.pri la uzado de la likvoj.
Kirurgiaj libroj
38.pri la kuracista profesio, 39.pri la artikoj, 40.pri la frakturoj, 41.pri la bandaĝo, 42.pri la kapaj vundoj, 43.pri la ulceroj, 44.pri hemoroidoj, 45.pri la fistuloj.
Oftalmologiaj libroj
46.pri la vido.
Ginekologiaj, obstetrikaj kaj pediatriaj libroj
47.pri la virgulinoj, 48.pri la virina naturo, 49.pri la virinaj malsanoj, 50.pri la multfeta gravediĝo, 51.pri la sepmonata kaj okmonata akuŝo, 52.pri embriologio, 53.pri la dentnaskiĝo.
Famaj diraĵoj
Hipokrato skribis siajn verkojn per aforismoj, kelkaj iĝas proverboj, ekzemple:
- "Via nutraĵo estos via kuracilo";
- "Ekstremaj malbonoj, ekstremaj rimedoj";
- "La vivo ĉesas kaj la arto daŭras, la okazo pasas, la sperto trompas kaj la juĝo malfacilas";
- "La naturo agas sen majstroj";
- "La naturo mem trovas la vojon; kvankam nescia kaj neinstruita ĝi faras tion necesan, konvenan";
- "La fortoj de la naturoj estas la kuracistoj de la malsano";
- "Se la naturo rezistas, ĉiuj rimedoj vanas";
- "Tiu deziranta akiri la ĝustan konon de la medicinarto devas havi bonan emon por tio, frekventi bonan lernejon, ricevi instruon ekde la infanaĝo, esti laborema kaj havi tempon por dediĉi al la studoj";
- "La medicinarto estas la plej nobla el la artoj, sed pro la manko de spertoj de tiuj ĝin praktikantaj, unuflanke, kaj pro la supraĵeco de tiuj juĝantaj la kuracistojn, aliflanke, ĝi estas metita, multfoje, sur malalta rango";
HIPOKRATO
ja:ヒポクラテス
simple:Hippocrates
Aristotelothumb
Aristotelo (-384 al -322) (helene: Αριστοτέλης, Aristoteles) estas tre
grava greka filozofo, Li kaj Platono metis la fundamenton de
okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis
Aleksandron la Grandan. En la jarcento XIII,
Tomaso de Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto "la mastro de
tiuj, kiuj scias". Cicerono diris, ke Aristotelo estas "rivero de fluanta oro". Eĉ hodiaŭ en nia jarcento, lia verko pri
etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun
estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formigis modernan sciencon. Scienco
kiel bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo.
Vivo
Li estis naskita en -384 en Stagiro en norda Grekio, filo de
kuracisto. Havante 17 jarojn, en -367 li iris al Ateno por studi
ĉe la Akademio, la instruejo de Platono, kaj restas tie dum la
sekvantaj du jardekoj. En -344 li forlasis, irinte al la insulo
Lesbo por studi maran biologion dum du jaroj kaj tiam
instruis Aleksandron dum tri. En -335 Aristotelo starigis en
Ateno lian lernejon, la Liceo. En -323, je la morto de
Aleksandro, li forlasis Atenon kaj, post unu jaro, mortis.
Aristotelo lispis.
Aristotelo estis balbutanto.
Verko
Kvankam lia instruisto estis Platono, Aristotelo kaj Platono estas
historie la du polusoj de Okcidenta filozofio. Platono kredis al idealismo,
ke la mondo de vido, aŭdo, tuŝo, ktp, nur estas pala respegulito de la
vera realo de ideoj. Aristotelo atakis la idealismon de Platono en
lia tre grava verko, Metafiziko, inter aliaj.
Etiko
La verko Etiko temas pri kiel esti feliĉa,
la celo de vivo laŭ Aristotelo. Li diras ke la feliĉa homo estas la virta
homo; ke riĉo, famo, honoro, ktp, estas ŝajne, ne vere, bonaj. Do la
libro estas ĉefe pri virto. Virto, li diras, ne estas trovita en
la ekstremo sed en la mezo: la ora mezo. Ekzemple, en milito, la
ekstremoj, timo kaj aŭdaco, detruas la soldaton; sed la mezo, kuraĝo,
savas lin. Virto estas atingita kiam la racia parto de animo regas la
malracian. Per ada praktiko, tia regado fariĝas kutimo de animo: "Ni
fariĝas justa per justa agado, memregada per memregada agado, kuraĝa per
kuraĝa agado." Tia kutimo disvolvigita de praktikado estas nomita
virto (en la greka, la vorto estas arete, kies larĝa
signifo estas "boneco").
La kvar ĉefaj virtoj
estas:
prudento,
memregado,
kuraĝo kaj
justeco.
Etiko ankaŭ pritraktas amikecon kaj la bonecon
de la intelekta vivo, kiu portas la plej altan feliĉon laŭ la
Filozofo.
La ideo ke la celo de vivo estas feliĉo estis poste disvolvigita de
Locke kaj Mill kiel
radiko de siaj politikoj.
Politiko
En Politiko li pritaktas la idealan civiton (komparu
la Respubliko-n de Platono kaj
la Civito de Dio-n de
Aŭgusteno). Aristotelo komparas la multajn
formojn de civito en Grekio. Li vidas politikon kiel lukto inter la
riĉuloj kaj la malriĉuloj: kiam la riĉuloj aŭ malriĉuloj havas tro
multe da potenco, la civito ne bone servas ĉiujn kaj poste ruiniĝas en
milito aŭ renverso. La plej bona civito servas ambaŭ: la malriĉuloj ĉar
ili estas la plimulto de piedoj; la riĉuloj ĉar ili estas la plimulto de
mono kaj rimedo. Iafoje Aristotelo sonas kiel
Markso aŭ Orwell.
Organo
Liaj verkoj pri logiko -- Kategorioj, De
Interpretado, Antaŭa Analitiko, Posta
Analitiko, Temoj kaj Sofismaj Refutoj --
estas are konata kiel la Organo
(greke οργανον = ilo, instrumento).
En la 17-a jarcento, Bakono plue disvolvis la ideojn de Aristotelo pri logiko en
sia verko, la Nova Organo, helpinte fondi modernan sciencon.
En la Organo Aristotelo diris, inter aliaj, ke ĉiu aĵo
havas esencon kaj akcesoraĵojn. La esenco estas tiu, kiu
apartenas al ĝi laŭ difino. Ekzemple, homo estas, laŭ difino, racia
animalo, tial lia animaleco kaj racieco apartenas al li kiel parto de lia
esenco. Akcesoraĵoj, aliflanke, estas eco de aĵo kiu ne apartenas
al ĝia difino aŭ esenco. Ekzemple, la alteco aŭ koloro de homo estas
akcesoraĵoj. Mi estas homo, se mi estas blanka aŭ nigra, alta aŭ malalta,
ktp.
Aristotelo ankaŭ diris ke ĉiu aĵo estas klasigebla hierarkie. Ĉiu
fizika aĵo aŭ substanco apartenas al klaso, kiun Aristotelo nomis
ĝian specon kaj al superklaso aŭ ĝia genro. Ekzemple, homo
kaj ĉevalo ambaŭ apartenas al la genro "animalo", kaj al siaj specoj,
"homo" kaj "ĉevalo". La speco devenas de la genro per diferenco. La
diferenco de la speco "homo" de la genro "animalo" estas la eco de racieco.
Posta Analitiko
Aristotelo fidis sian sensojn. En Posta Analitiko,
la plej facila verko el la Organo, li argumentis ke scienco
estas konstruita el aksiomoj (= memevidentaj, antaŭsupozitaj
asertoj) per racio kaj senso: per senso ni akiras faktojn, kaj per
racio ni pensas logike pri ĉi tiuj faktoj. Sed tio logike maleblas komenci
sen aksiomoj, kiuj servas kiel radiko aŭ fundamento.
La produkto de tia procedo estas kampo de scio aŭ scienco. Tio tre
similas al nia moderna scienco, sed moderna scienco ne naskiĝis ĝis
Galileo aldonis eksperimentadon kaj matematikon
al la aristotela ideo de scienco.
Fiziko
En Fiziko li klarigas lian fizikon, precipe pri
movo kaj ŝanĝo kaj kiel li okazas. Ĝi enhavas tre interesan
diskuton pri senlimeco kaj hazardo.
Laŭ Aristotelo, ĉio kreitaĵo havas kvar kaŭzojn: materia,
fina, efika, kaj idea. Ekzemple, tablo havas:
- materia kaŭzo: ligno, najlo, gluo, ktp
- idea kaŭzo: la ideo pri tablo en la menso de la ĉarpentisto
- efika kaŭzo: la mano de la ĉarpentisto
- fina kaŭzo: por havi meblon por manĝado, kartludi, ktp.
Platono diris ke la sola kaŭzo estas la idea; modernanoj kutime diras
ke la sola kaŭzo estas la efika; Aristotelo diris ke ĉiuj kvar estas
kaŭzoj. El la kvar kaŭzoj, la tre trompema por la moderna menso estas la
fina kaŭzo.
El lia ideoj de kaŭzo kaj senlimeco, Aristotelo diris ke estas unu
sola ĉiopova Dio kiu kreis la universon. Stranga diro el pagana
buŝo. Lia pruvo, kiun Tomaso de Akvino
prenis kaj profundigis, skizas jene:
- Efektiva senlimeco en realo estas malebla.
- Tial la ĉeno de efikaj kaŭzoj ne estas senlima.
- Tial devas esti unu sola unua efika kaŭzo.
- Ĉi tiu estas la Unua Moviganto aŭ Dio.
De Animo
Aristotelo en De Animo diris ke la homa animo havas
tri partojn: la vegetala animo, kiu nutras kaj kreskas; la sensa
animo kiu movas sian korpon kaj sensas; kaj la racia animo kiu
pensas. Plantoj havas nur la vegetalan animon; animaloj havas la vegetalan
kaj sensan, sed nur homo havas ĉiujn tri animojn.
Ktp...
Aristotelo vidis la teron -- kaj ĉion sub la luno -- kiel lokon
tre difekteman kaj almenaŭ ĥaosan, lokon de ŝanĝo kaj morto, dum la
ĉielo estas loko senŝanĝebla, eterna, paca, perfekta. Ĉi tiu mondbildo
grave influos la menson de la Okcidento inter 1100 kaj 1600.
Laŭ Aristotelo, la tero estas farita de kvar elementoj: tero, akvo,
aero, fajro. Tero estas la plej peza kaj tial eme falas al la centro de
la universo, al la Tero mem. Akvo estas pli malpeza ol tero, sed pli peza
ol la aliaj elementoj, do ĝi falas inter la tero kaj aero. Simile, aero
estas pli malpeza ol akvo, kaj fajro la plej malpeza. La ĉielo -- la suno,
steloj, ktp -- estas farita el kvina elemento neŝanĝebla, kiun li nomis
kvintesenco.
Aristotelo ankaŭ verkis pri biologio, logiko, poezio, retoriko,
vetero kaj astronomio.
Post morto
Aristotelo verkis multajn verkojn, kion ni scias ĉar ni havas ampleksan
liston de lia verkaro. Laŭ la listo, nur ono el liaj verkoj ne estis
perdita. Ekzemple, li verkis dialogojn en la stilo de Platono, sed
neniu el tiuj ankoraŭ ekzistas. Plejparte la verkoj, kiujn ni efektive
havas, estas notoj de prelegoj skribitaj de liaj studentoj kaj, en la
jarcento -I, redaktitaj de Androniko de Rodo. Aristotelo verkis
en la greka kun bona stilo, sed la verkoj kiujn ni havas estas en lingvo
kruda kaj skiza.
En la 7-a jarcento, la araboj kaptis Egiption kaj eltrovis
la verkojn de Aristotelo. Ili ŝatis la sciencon de Aristotelo, sed lia
filozofio defiis ilian fidon. La islamanaj filozofoj Aviceno kaj
Averoso penis akordigi la filozofion de Aristotelo kun
islamo, sed ilia skolo de falsafismo plejparte fiaskis sintezi Aristotelon kun islamo.
Dume, la Okcidento forgesis Aristotelon inter 500-1100, spite de la traduko de Boetio, sed tiam retrovis lin en la 12-a jarcento en araba traduko en Hispanio. Tio estis pensobombo por kristanismo,
simile al la posta de Darvino. Sed post du jarcentoj, kristana Eŭropo plejparte sorbis la penson de Aristotelo, precipe per la verkoj de Sankta Tomaso de Akvino, kiu sukcese sintezis kristanan kaj aristotelan penson kiel tomasismon. Tiu estis esprimita filozofie en lia Summa theologica kaj poezie en La Dia komedio de
Danto. Per la sintezo, la ideoj de Aristotelo povis fariĝi la fundamento de moderna scienco.
Lia verko en fiziko kaj logiko ne estis preterpasita ĝis
Galilejo kaj Bakono en la 17-a jarcento; en biologio ne ĝis Darvino en la 19-a jarcento. Liaj verkoj pri politiko, etiko kaj
poezio restas avangardaj.
Konsilo al la Leganto:
Verko de Aristotelo ne estas lernolibro; male, ĝi estas
libro verkita por tiuj, kiuj jam rekonas kaj scias la ĉefajn vortojn kaj
ideojn de lia filozofio. Ĉar vi ne estas studento ĉe la Liceo, tial aŭ
vi devas legi pri tiaj ideoj en enkonduka libro pri Aristotelo (supre mi
donas al vi etan enkondukon), aŭ vi devas enplonĝi kaj, iom post iom,
lernas la vortojn kaj ideojn, same kiel vi lernis la vortojn de via
patrolingvo. Vi devas legi kelkajn verkojn antaŭ ol vi sentos vin komforta
en lia mondo. Ĉiu verko ne tute klarigas lian penson, sed anstataŭ
estas unu aparta fenestro al lia penso.
La verkoj plej facile legeblaj kaj kompreneblaj estas
Poetiko,
Etiko kaj
Politiko.
La verko plej malfacila (almenaŭ por mi) estas la Antaŭa
Analitiko.
Por kompreni la Okcidenton kulture kaj filozofie, precipe
inter 1200-1700 -- ekzemple, por legi
Danton,
Ŝekspiron,
Galileon,
ktp. -- legado de Aristotelo estas tre utila kaj preskaŭ neevitebla.
Sekvintoj: Tomaso de Akvino, Bakono, Galileo
ja:アリストテレス
ko:아리스토텔레스
ms:Aristotle
simple:Aristotle
th:อริสโตเติล
EŭklidoMatematiko > Matematikistoj > Eŭklido
----
Matematikistoj
Eŭklido (ĉ -365 ĝis -275 a.K.) estis greka geometro, kiu kompilis Elementojn, la faman verkon en geometrio. La teksto enhavis tiam ekzistantajn scion pri geometrio kaj estis uzita dum jarcentoj en Okcidenta Eŭropo kiel lernolibro. La teksto komenciĝas per difinoj, postulatoj kaj ĝeneralaj opinioj pri la proceduroj kiel ricevi rezultojn per rigoraj geometriaj pruvoj. Eŭklido pruvis ankaŭ t.n. Duan teoremon de Eŭklido: "La nombro de primoj estas nefinia". Li provis uzi Eŭklidan algoritmon por trovi plej grandan komunan divizoron kaj por pruvi la teoremon de Pitagoro.
Nek la jaro de lia naskiĝo, nek la loko estas ĝis nun establita, nek la cirkonstancoj de lia morto. Oni scias, ke li vivis kaj laboris en Aleksandrio dum preskaŭ la tuta vivo.
Nun ankaŭ vidu: Neeŭklidaj geometrioj
Kategorio:Matematikistoj
ja:エウクレイデス
ko:유클리드
VergilioLiteraturo > Latina literaturo < Latina lingvo
----
Dosiero:vergilio.gif
Vergilio (naskiĝis 70 a.K., mortis 19 a.K.) (latine Publius Vergilius Maro) estis unu el la plej elstaraj latinaj poetoj. Lia majstra verko, kaj unu el la majstra verko de literaturo latina, estis la epopeo
Eneado. Ĝi rakontas pri Eneo, kiu forlasis Trojo dum
ĝia disfalo kaj, post multe de aventuroj, fondis landon de la
Romianoj. Vergilio profunde influis la italan poeton Dante ALIGHIERI.
Vergilio kaj Dante Alighieri
Laŭ Danto, Vergilio estis homo el gepatroj de Lombardio, ambaŭ
mantuanoj laŭ civito. Naskiĝinte sub Julio Cezaro, ankoraŭ malfrue, li vivis en Romo sub la bona Oktavio Aŭgusto, en la tempo de dioj falsaj kaj mensogantaj. Li estis poeto kaj kantis de la justa filo de Ankiso kiu venis de Trojo kiam Ilio estis forbrulita. Dante diris pri li, kiun li longe studis kaj grande amis, "De la aliaj poetoj honoro kaj lumo... Vi estas mia mastro kaj mia aŭtoro, vi estas sole tiu, el kiu mi tiris la belan stilon por kiu mi estas honorita". Vergilio gvidis Danton tra inferon kaj purgatorion en La Komedio Dia de Dante.
En Esperanto aperis
- Eneido tradukita de Henri VALLIENNE (1904)
- Antologio latina, tradukita de Gerrit BERVELING, volumo 2 (1998), paĝoj 282-329: La Sira Gastejestrino, fragmentoj el Katalepto, Eklogoj, Georgiko, Eneado
ja:ウェルギリウス
ko:베르길리우스
ms:Virgil
simple:Virgil
CiceronoMarko Tulio Cicerono (latine: Marcus Tullius Cicero) (3-a de januaro, -106 - 7-a de decembro, -43) estis oratoro kaj ŝtatisto de Romio, ĝenerale konsiderata la plej granda latina proza stilisto.
Cicerono naskiĝis en Arpinum, Italio kaj mortis en Romo.
Li estis gvidanto en la lasta duon-jarcento de la Romia Respubliko. Dum lia oratorado kaj prozo estis alte taksataj, lia poezio ne ĝuis similan pozitivan reputacion.
Cicerono estis konsulo en -63 — la unua viro elektita konsulo kiu havis neniujn konsulajn prapatrojn de pli ol 30 jaroj. Li estas aparte notinda pro siaj oratoraĵoj kontraŭ Katilinio, sume estis kvar &mdash el kiuj du al la senato, kaj du al la popolo. Oni poste ekzilis lin, kaj dum ĉi tiu tempo, li verkis siajn oratoraĵojn, antaŭ ol reveni al Romo. Finfine, oni ekzekutis lin, kaj liajn manojn kaj kapon oni pendigis en la rostroj en la roma forumo.
Ĉefaj verkoj
Oratoraĵoj
- Pro Quinctio
- Pro Roscio Amerino
- Pro Roscio Comodeo
- de Lege Agraria Contra Rullum
- In Verrem
- de Imperio Cn. Pompei
- Pro Cæcina
- Pro Cluentio
- Pro Rabirio Perduellionis Reo
- In Catilinam I-IV
- Pro Murena
- Pro Sulla
- Pro Flacco
- Pro Archia
- Post Reditum in Senatu
- Post Reditum in Quirites
- de Domo Sua
- de Haruspicum Responsis
- Pro Cn. Plancio
- Pro Sestio
- In Vatinium
- Pro Cælio
- de Provinciis Consularibus
- Pro Balbo
- Pro Milone
- In Pisonem
- Pro Scauro
- Pro Fonteio
- Pro Rabirio Postumo
- Pro Marcello
- Pro Ligario
- Pro Deiotaro
- Philippics
Filozofiaj verkoj
- de Inventione
- de Optimo Genere Oratorum
- Topica
- de Oratore
- de Fato
- Paradoxa Stoicorum
- De Partitione Oratoria
- Brutus
- Orator
- De Re Publica
- de Consulatu Suo
- de Legibus
- de Finibus
- Tusculanæ Disputationes
- de Natura Deorum
- Academica
- Cato Maior de Senectute
- Laelius de Amicitia
- de Divinatione
- de Officiis
- Commentariolum Petitionis
Leteroj
- ad Atticum
- ad Familiares
- ad Quintum
- ad Brutum
:oratoraĵoj - 58 ankoraŭ ekzistas, 88 estas registritaj
:retoriko - teoriaj kaj historiaj verkoj ankoraŭ ekzistas
:leteroj - centoj da ekzistantaj leteroj publikiĝis post lia morto
:filozofio - politika filozofio, etiko, kaj teologio
Vidu ankaŭ: Katiliniaj Oratoraĵoj
Eksteraj ligiloj
Verkoj de Cicerono ĉe [http://www.thelatinlibrary.com the Latin Library]: http://www.thelatinlibrary.com/cic.html
ja:マルクス・トゥッリウス・キケロ
ko:키케로
PtolemeoAstronomio kaj Astrofiziko > Astronomoj > Ptolemeo
----
Ptolemeo (87-150, floris 130-150), (greke, Klaudios
Ptolemaios) greka sciencisto de Aleksandrio, kies verkoj pri la Tero
kaj la Universo informis la mondbildon de Eŭropo dum la sekvantaj 1500
jaroj (!!!). La plej fama el liaj verkoj estas la
Almagest, verko belega sed difekta, en kiu li tezis ke la
Suno kaj la planedoj iris ĉirkaŭ la Tero -- geocentrismo. Ĉi tiu
teorio daŭris ĝis la jarcento XVII kiam
Galileo kaj
Keplero pruvis la kontraŭan teorion de
Koperniko (kun ŝanĝoj). Ptolemeo ankaŭ verkis tre influan libron pri geografio.
La radika eraro de Ptolemeo ne estas la loko por la Tero:
malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan
teorion kiu metas la Teron en la centro. Kontraŭe, lia radika eraro estas
tio, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Eraro kiun ne ĝustigis
Koperniko sed Keplero.
Ptolemeo uzis cirklojn kaj metis la Teron en la centro ĉar
li uzis fizikon aristotelan.
Pro tio, li vidis la ĉielon kiel loko sendifekta kaj eterna, kaj
tial loko ne de la difekta elipsa movo sed de perfekta cirkla movo.
Kaj pro Aristotelo, Ptolemeo ankaŭ kredis ke ĉia solida materio
nature movas al la centro de la universo, el kio fariĝis la Tero.
Tial la geocentrismo de Ptolemeo ne devenis de lia observado, sed
de la aristotela fiziko kiun li antaŭsupozis. Antaŭsupozinte
geocentrismon, nur poste Ptolemeo akordigis siajn observadon al ĝi.
Kvankam Ptolomeo ŝajnas eksmoda kaj ridinda al modernuloj, li staras
kiel timinda averto: teorio scienca povas esti tute preciza en siaj
antaŭdiroj sed esti tute malprava.
ja:クラウディオス・プトレマイオス
ko:클라우디오스 프톨레마이오스
th:ทอเลมี
Amalteja (mjesec)
kategorija:Jupiterovi prirodni sateliti
als:Amalthea (Mond)
ja:アマルテア (衛星)
media gospodarka spielautomaten online slots wegetarianizm
|
|
|
|